Metia edukado

Ĉarpentado estas normale lernita pere de metilernado kun sperta ĉarpentisto.

Alvoka edukado estas formo de edukado fokusita al la rekta kaj praktika trejnado por specifa ekonomia industriometio. Alvoka edukado povas veni en la formo de metilernadostaĝado same kiel ĉe instituciaj instrukursoj por profesioj kiel ĉarpentado, agrikulturo, inĝenierarto, medicino, arkitekturo kaj artoj. Kompare kun alinivela edukado tiu ĉi estas plej ligita al volonta aliĝado, konsiderante, ke temas pri rekta ŝtupo al la plenkreska vivtenado; pro tio plej ofte la entuziasmo de lernantoj povas esti alitipa kaj postulas foje tre postulan dediĉon, ofte en vespera klastempo, post matena labortempo en laborlokoj. Krome plenkreska matureca aĝo helpas tiudirekten.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne